La Pareao (laŭ lingvo Moriori) aŭ Ĉathama kolombo (Hemiphaga chathamensis) estas aŭstralazia birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemiaj en la insuloj Ĉathamo de Novzelando. La nomo devenas el la nomo en Morioria lingvo. Ĝi estas ĝis 800 g peza kaj ĝis 55 cm longa, do Pareao estas pli granda ol Kereruo aŭ Novzelanda kolombo (Hemiphaga novaeseelandiae), kaj ĝi havas ankaŭ pli fortikan bekon.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pareao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Hemiphaga
Specio: H. chathamensis
Hemiphaga chathamensis
(Rothschild, 1891)
Konserva statuso
?
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Ĝi ne estas konsiderata de IUCN (kie ĝi aperas kiel subspecio de Kereruo), ĝi estas minacata specio, kun populacio de ĉirkaŭ 150 birdoj tre limigita al la sudaj arbaroj de la insulo Rekohu (ĉefe ĉe tiuj ĉirkaŭ la rivero Tuku). Kelkaj estis vidataj alie en insulo Ĉatham aŭ alie en insulo Pitt aŭ en Sudorienta Insulo[1]. Ili estis komunaj en la 1870aj jaroj, sed pro mediperdo kaj predado de enmetitaj mamuloj, la loĝantaro malpliiĝis ĝis 40 ĉirkaŭ 1990. Ekde tiam, predantokontrolo kaj aranĝado de teritorio plibonigis la reproduktan sukceson kiu pliigis denove la loĝantaron[1].

Tradicie konsiderata kiel subspecio de Kereruo, oni proponis en 2001 ke ie estas sufiĉe diferencaj por esti plena specio.[2] Malmultaj fakuloj de ekster Novzelando sekvis tiun proponon kaj plej parto ankoraŭ konsideras ĝin kiel subspecio.[3][4]

Notoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.