Éva KLEIN [klejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klein Éva estas hungara-sveda kuracisto, imunologo, onkologo, tradukisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993), membro de Sveda Reĝa Scienca Akademio (1987).
Éva Klein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fischer Éva |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1925 (99-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • sveda |
Loĝloko | Stokholmo |
Ŝtataneco | Hungario Svedio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1948) Karolinska Institutet - medicino (–1953) |
Familio | |
Edz(in)o | György Klein |
Okupo | |
Okupo | kuracisto biologo |
Éva Klein Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis kiel Fischer Éva la 22-an de januaro 1925 en Budapeŝto.
Biografio
Éva Klein devenis el juda familio, tial ŝi devis kaŝiĝi fine de la 2-a mondmilito. Baldaŭe ŝi frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged. En 1947 ŝi edziniĝis al György Klein, en la sekva jaro ili migris al Svedio, ili ekhavis esplorajn postenojn en universitata instituto de Stokholmo. Ŝi okupiĝis pri esplorado de kanceroj. Ŝi tradukis al sveda lingvo poemojn de Dezső Kosztolányi, Attila József, Miklós Radnóti, Sándor Kányádi. Ŝi ricevis svedajn premiojn ekde 1960.
Verkaro (elekto)
- Transformation of solid into ascites tumors (1955)
- Antigenic properties of lymphomas induced by the Moloney agent (1964) (kun sia edzo)
- How one thing has led to another. (1989) (kun sia edzo)
Fontoj
- biografieto angle[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.