From Wikipedia, the free encyclopedia
TAMÁSI Áron (tamaŝi) estis hungara verkisto naskita la 20-an de septembro 1897 en Lupeni, Harghita, Rumanio kaj mortinta la 26-an de majo 1966 en Budapeŝto.
Áron Tamási | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tamási Áron | |||||
Naskonomo | Tamás János | ||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1897 en Lupeni | ||||
Morto | 26-an de majo 1966 (68-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Rumanio vd | ||||
Alma mater | Academy of Commerce (en) (1921–1922) Universitato Francisko-Jozefo (1918–1921) vd | ||||
Partio | National Peasant Party (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
Aktiva dum | 1925– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Áron Tamási siajn studojn faris en Odorheiu Secuiesc kaj en Kluĵo. De 1923 li vivis tri jarojn en Usono. Li estis unu el la fondintoj de asocio kaj revuo Erdélyi Helikon. Inter 1926 kaj 1944 li estis kunlaboranto de ĵurnaloj Újság kaj Ellenzék en Kluĵo. Li estis la organizinto kaj prezidanto de la Vásárhelyi Találkozó en 1937. Post la Dua mondmilito li translokiĝis Hungarion kaj inter 1945 kaj 1947 fariĝis deputito en parlamento. Inter 1948 kaj 1953 la komunistaj aŭtoritatoj malpermesis la publikadon de liaj verkoj. En 1956 li partoprenis aktive en la pli kaj pli vigliĝanta intelekta kaj politika vivo. Lia unua rakontvolumo, Lélekindulás aperis en 1925. La plej grandan sukceson atingis lia romano Ábel a rengetegben (Habelo en arbaro) (1932), kiu estis la unua volumo de la trilogio (Ábel az országban, 1933; Ábel Amerikában, 1934). Li estis ankaŭ dramverkisto. Lia plej bona dramo estas titolita Énekes madár , (1934) (Kantanta birdo). Laŭ sia testamenta deziro li estis entombigita en sia naskiĝvilaĝo. La tombmonumenton skulptis Jenő Szervátiusz kaj Tibor Szervátiusz.
Li estis membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.