Zsigmond Kemény
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
KEMÉNY Zsigmond [keme:nj], barono: estis hungara verkisto, publicisto, politikisto, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio naskita en Alvinc la 12-an de junio 1814 kaj mortinta en Pusztakamarás la 22-an de decembro 1875.
Zsigmond Kemény | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1814 en Vințu de Jos, Departemento Aiud, Aŭstra imperio | ||||
Morto | 22-an de decembro 1875 (61-jaraĝa) en Cămărașu, Departemento Cluj, Aŭstrio-Hungario | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno (1838–1840) vd | ||||
Partio | Peace Party (en) Deák Party (en) Radical party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kemény family vd | ||||
Patro | Sámuel Kemény (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sian patron Kemény perdis frue kaj la familiaj malpacoj pro la heredaĵo malĝojigis lian infanaĝon. Li lernis unue en Zalatna, de 1823 en Nagyenyed, kie Károly Szász profundigis lian interesiĝon al juro kaj politiko. Siajn jurajn studojn li finis en Marosvásárhely. En 1839–1840 en la universitato de Vieno frekventis natursciencajn prelegojn. Reveninte en Transilvanujon translokiĝis en Kluĵon kaj fariĝis unu el redaktoroj de Erdélyi Híradó (1841–1843). Unue li estis adepto de István Széchenyi, de 1846 de József Eötvös kaj centristoj. En 1847 li translokiĝis al Pest kaj iĝis kunlaboranto de Pesti Hírlap. Dum la liberecbatalo en 1848-1849 li estis deputito, poste konsilanto de la ministerio por la internaj aferoj. Li sekvis la registaron al Debrecen kaj Lajos Kossuth al Pest kaj Arad. Post la malvenko de la liberecbatalo iom da tempo li kaŝvagadis; fine la aŭstraj aŭtoritatoj internigis lin en Pest. En 1855 li transprenis la redaktadon de Pesti Napló. Li estis unu el tiuj, kiuj preparis la la kompromison de 1867. Post tiu li ne plu havis politikan rolon. Pro la laboro multa, pro sia materiala situacio kaj pro la politikaj emocioj li malsaniĝis je la nervoj; mensmalsaniĝis.
Li estis prezidanto de Societo Kisfaludy de 1866.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.