Zog la 1-a ankaŭ Ahmet Zogu aŭ Ahmed Zogu (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895 en la Burgajet-kastelo, Albanio, mortis la 9-an de aprilo 1961 en Suresnes, Francio) estis en la jaroj 1922 - 1924 albana prezidanto de registaro, poste en la jaroj 1925 - 1928 prezidento kaj fine ekde la jaro 1928 ĝis fino de okupacio de la lando fare de Italio en aprilo de 1939 reĝo. En la 30-aj jaroj li orientiĝis al senpera kunlaborado kun Italio. Ekde la jaro 1939 li vivis kiel ekzila reĝo en Unuiĝinta Reĝlando.
Li apogis dum la Unua Mondmilito Aŭstrion, post la milito iĝis gvidanto de la reformisma Popola Partio. Li estis ekde junio ĝis decembro de 1924 en ekzilo, kiam li hejmenvenis per jugoslava helpo.
Dum lia regado, la lando havis internan trankvilon - danke al monsumoj el Italio, kiuj fakte pli kaj pli dependigis Albanion al Italio. Li subskribis la Tirana-pakto-jn en 1926 kaj 1927. Albanio iĝis itala saltopunkto sur la balkano, la lando iĝis fakte protektorato de Italio, la 7-an de aprilo 1939. Ekde tiam la reĝo iĝis Viktoro Emanuelo la 3-a, Zogu devis ekziliri.
Li oficiale abdikis pri la trono la 2-an de januaro 1946.
Lia edzino estis la hungara grafino Géraldine Apponyi. Lia filo estis Leka Zogu.
Rilataj temoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.