kroata esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Zlatko TIŠLJAR (naskiĝis la 19-an de majo 1945 en Zagrebo, tiama Jugoslavio, nune Kroatio, mortis la 8-an de septembro 2020 en Zagrebo) estis kroata esperantisto kaj i.a. ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).
Zlatko Tišljar | |
---|---|
Zlatko Tišljar dum prelego en la 93-a UK | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1945 en Zagrebo |
Morto | 8-an de septembro 2020 (75-jaraĝa) en Zagrebo |
Lingvoj | Esperanto • kroata • slovena |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1962–) lingvisto |
Tišljar finstudis lingvojn kaj informadikon, kaj li estis magistro pri kibernetiko. Li devenis el Kroatio kaj depost 1992 loĝis en Slovenio.
Tišljar esperantistiĝis en 1962. Li estis prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio, sekretario de la Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO dum kelkaj jaroj, komitatano de UEA dum 20 jaroj, fondinto kaj direktoro de la Internacia Kultura Servo en Zagrebo de 1972 ĝis 1991, fondinto kaj direktoro de Interkulturo en Mariboro (Slovenio) de 1992 ĝis nun. Li fondis kaj gvidis la Pupteatran Internacian Festivalon en Zagrebo, gvidis ellaboradon de la zagrebmetoda lernolibro de Esperanto, estis fondinto kaj sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Mariboro, kaj ĝis sia morto estis la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2004).
Tišljar verkis plurajn librojn: Eŭropa ideologio, Eŭropo - vi baldaŭ mortos, Duobla spiralo, Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Li verkis ankaŭ Esperanto-kroatan kaj Esperanto-slovenan vortarojn kaj multe tradukis el la kroata kaj slovena lingvoj en Esperanton, iomete ankaŭ el Esperanto en la kroatan. Li verkis ankaŭ plurajn sciencajn verkojn pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj kaj artikolis en multaj Esperanto-gazetoj. Komence de la 2000-aj jaroj li regule aperigis pripolitikajn artikolojn en Monato.
En julio 2020 kadre de sia Konferenco VEKI la Komitato de ILEI elektis lin Honora Membro.
Dum sia unua reta kunsido kadre de la Virtuala Kongreso de aŭgusto 2020 la Komitato de UEA elektis Zlatko Tišljar kiel Honoran Membron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.