La zizifo (Ziziphus) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbedoj el ramnacoj kun karnaj drupoj; precipe tropika kaj subtropika genro de ĉirkaŭ 40 specioj, pluraj kultivataj por sukerhava, manĝebla kaj medicine uzata drupo.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Jujubzizifo (Ziziphus zizyphus) estas jujubarbo, de kiu oni rikoltas jujubojn.
Lotusozizifo (Ziziphus lotus) estas dorna trunkarbusto, al kiu oni atribuas la lotusofrukton kiu laŭ greka legendo forgesigas la patrolandon al homoj, kiuj ĝin manĝas.
Ĵoazarbo, Ziziphus joazeiro, ĝi estas mezgranda arbo en sia natura kaatingo kaj fermita medio, kun tordaj branĉoj protektitaj de dornoj.