Zilupe
urbo en Latvio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zilupe, en loka dialekto Zylupe, estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ludza kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Zilupe. Zilupe estas la plej orienta urbo en Latvio, situanta ĉe la fervoja linio Rigo-Moskvo kaj ĉe la latva-rusa landlimo, danke al kiu Rusio foje estas humure nomata "Transzilupe" (latve Pārzilupe) en Latvio.[1] La distancoj al la plej gravaj centroj estas 34 km de Ludza, 60 km de Rēzekne kaj 297 km de Rigo.[2]
Rapidaj faktoj Lando, Distrikto ...
Zilupe | ||
latgale: Zylupe | ||
Urbo | ||
Urbodomo | ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Distrikto | Ludza | |
Historia regiono | Latgalio | |
Rivero | Zilupe, Istra | |
Koordinatoj | 56° 23′ 07″ N 28° 07′ 19″ O (mapo) | |
Areo | 4,7 km² (470 ha) | |
Loĝantaro | 1 321 (29.01.2021) | |
Denseco | 281,06 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1931 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-5751 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Zilupe | ||
Retpaĝo: zilupe.lv | ||
Fermi