From Wikipedia, the free encyclopedia
Zifiedoj, Bekocetedoj aŭ Bekobalenoj, estas la membroj de la familio Ziphiidae, kiu konsistas el 23 specioj. Tiuj dentobalenoj estas distingataj pere de siaj longecaj "bekoj"". Inter aer-spiraj animaloj, bekobalenoj estas kelkaj el la plej diversaj: la Trubeka zifio regule subnaĝas dum unu horo je profundo de ĉirkaŭ 1,000 m,[1] kaj la plej longa kaj profunda manĝa subnaĝado registrita estis de 137.5 minutoj je 2,992 m profunde. Tiu estis la plej granda profundo konata por mamulo.[2]
Zifiedoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bairda bekobaleno, Berardius bairdii | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Bekobalenoj estas unu el la malplej konataj grupoj de mamuloj pro sia profundmara habitato kaj ŝajne malalta abundo.[3] Nur tri al kvar el la 22 specioj estas iom bone konataj. La Arnuksa bekobaleno kaj la Trubeka zifio estas celo de komerca ekspluatado, ĉe la marbordoj de Japanio, dum la Norda botelnazulo estis troe ĉasita en la norda parto de la Norda Atlantiko fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.