komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Zeneggen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 276 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Zeneggen | |
---|---|
Blazono de Zeneggen | |
Zeneggen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46° 16′ 33″ N 7° 51′ 50″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 276 |
Areo | 7,49 km² |
Alteco | 1370 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3934 |
Komunumkodo | 6299 |
Situa mapo de Zeneggen | |
La komunumo Zeneggen situas en Supra Valezo sude de Vispo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Vispa. La komunumo Zeneggen konsistas el la setlejoj Alt Zeneggen, Eggen, Im Esch, Schulmatten, Sisetsch, Stadlen, Unterbiel, Widum kaj Winkelried.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,49 km², de kiuj 58,2% estas kovritaj de arbaro, 29,8% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]
La komunumo Zeneggen limas en nordo al Vispo, en oriento al Visperterminen, en sudo al Stalden, en sudokcidento al Törbel, en okcidento al Bürchen, kaj en nordokcidento al Rarono.
Zeneggen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Zeneggen kondukas kurvoriĉa veturvojo ek de Vispo. Pere de poŝtaŭtolinio al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Zeneggen datiĝas el la jaro 1283 kiel Eccun. En Zeneggen estis trovitaj restaĵoj de montara setlejo el la meza bronzepoko en Kasteltschuggen kaj tombejokampo el la La-Tène-epoko en Sisetsch. Unuaj akvumigaj regularjoj datiĝas el la jaroj 1343 kaj 1400, komunumaj regularoj el la jaroj 1586 kaj 1604. Post la konstruo de la veturebla vojo kaj la malfermo de la fabriko de Lonza en Vispo Zeneggen transformiĝis el kamparana komunumo al loĝloko de Vispo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.