plejparte submara kontinento, kiun konsistigas Nov-Zelando kaj Nov-Kaledonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Zelandio, ankaŭ konata kiel la Nov-Zelanda Kontinento, estas plejparte subakvigita subkontinento, kiu sinkis forrompiĝinte de Aŭstralio antaŭ 85-60 milionoj da jaroj, apartiĝinte de Antarkto antaŭ inter 130 kaj 85 milionoj da jaroj.[2] Ĝi eble estis tute subakvigita antaŭ ĉirkaŭ 23 milionoj da jaroj,[3][4] kaj la pleja parto (93%) restas sub la Pacifika Oceano.
La areo de Zelandio estas 3 500 000 km², preskaŭ duone granda kiel Aŭstralio. Ĝi estas mallarĝa kaj etendiĝas de Nov-Kaledonio norde ĝis preter la subantarktaj insuloj de Nov-Zelando sude (de latitudo 19° sude ĝis 56° sude,[2]. Nov-Zelando estas la plej granda parto de Zelandio super la marnivelo; Nov-Kaledonio estas la dua plej granda.
La ĉefaj subakvaj partoj de Zelandio estas Lord Howe Rise, Challenger Plateau, Campbell Plateau, Norfolk Ridge, kaj Chatham Rise. Malpli grandaj provincoj estas Louisiade Plateau, Mellish Rise, Kenn Plateau, Chesterfield Plateau, kaj Dampier Ridge.[5] La ŝajne aparta Gilbert Seamount (nordokcidente de Fiordland) ankaŭ estas parto de la Nov-Zelanda kontinentero,[6] dum estas nekonate kiel forte Bollons Seamount (sude de Chatham-Insuloj) restas ligita al Nov-Zelando.
Zelandio subtenas signifan fiŝkaptadan industrion kaj enhavas la plej grandan tergasan kampon de NZ, proksime al regiono Taranaki. La registaro en 2007 donis permesilojn por naftoesplorado en la Granda Suda Baseno.[7] Submaraj mineralaj rimedoj estas fersabloj, vulkanaj sulfidoj kaj feromagneziaj buloj (nodetoj).[8]
Nov-Kaledonio troviĝas ĉe la norda fino de Zelandio, dum Nov-Zelando leviĝas ĉe la platbordo kiu duonigas ĝin. Tiuj landamasoj estas du kvazaŭinsuloj de la Antarktika Flaŭro, kiu enhavas kaj Araŭkariojn kaj Podokarpacojn. Ĉe Curio Bay, videblas ŝtipoj de fosiliiĝinta arbaro proksime rilata al modernaj kaŭrio (Agathis) kaj norfolka pino (Araucaria heterophylla), kiuj kreskis en Zelandio antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj, dum la ĵurasio, antaŭ ol ĝi disiĝis de Gondvano. [9] Tiujn enterigis vulkanaj kotfluaĵoj, kaj iompostiome anstataŭigis silico por produkti fosiliojn nun malkaŝitaj de la maro.
Dum glaciepokoj, pli da Zelandio fariĝas tera anstataŭ mara medio. Ĝis antaŭnelonge oni kredis ke Zelandio ne havis teran mamulan faŭnon, sed la malkovro en 2006 de fosilia mamula faŭko el la Mioceno en la Otago-regiono refutis tion.[10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.