![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Venezia_Ducato_1400.jpg/640px-Venezia_Ducato_1400.jpg&w=640&q=50)
Zekino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zekino, laŭ la itala zecchino, nomita ankaŭ dukato, estis ormonero kun diversaj valoroj, kiun oni uzadis en Respubliko de Venecio kaj poste Mediteraneaj landoj de la 13-a ĝis la 19-a jarcentoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Venezia_Ducato_1400.jpg/640px-Venezia_Ducato_1400.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Italian_States-Venice_%281779-89%29_50_Zecchini.jpg/640px-Italian_States-Venice_%281779-89%29_50_Zecchini.jpg)
La dezajno de la monero restis relative senŝanĝa dum pli ol 500 jaroj, de sia enkonduko en 1284 ĝis la falo de la Venecia Respubliko fare de Napoleono la 12an de majo 1797. Neniu alia monerdezajno iam estis produktita dum tiel longa historia periodo.
Laŭ ĝi estis kreita ornamaĵo en formo de monero, el arĝento aŭ straso, alkudrita al virina vesto. (laŭ PIV)
- Zekino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Zekino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)