From Wikipedia, the free encyclopedia
Zaïre (Zairino) estas teatraĵo, nome tragedio en kvin aktoj verkita de Voltaire en aleksandroj en 1732 kaj ludita en la Franca Komedio la 13an de aŭgusto 1732.
Zaïre | |
---|---|
drama in Alexandrine verse • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Voltaire |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | tragedio |
La agado okazas en Jerusalemo en la epoko de la krucmilitoj. Zaïre, naske kristana, sed edukita en Islamo estas amata de la sultano Orosmano. Nerestano estas ŝarĝita kunigi la elaĉeton por la liberigo de la kristanoj. La sultano liberigas cent kavalirojn, sed malakceptas liberigi Zaïre. La maljuna reĝo Lusignan, liberigita siaflanke, rekonas en Zaïre kaj Nerestano siajn gefilojn kiujn li kredis mortintaj. Orosmano, trompita per konfuziga letero, ponardas Zaïre kiun li kredis malfidela. Konstatinte sian eraron, li memmortiĝas sur la korpo de sia amatino.
Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras tiun teatraĵon kiel libera adaptaĵo de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Iago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privilegiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.
La teatraĵo atingis ekde la kreado tre grandan sukceson kaj restos en la repertorio de la Franca Komedio ĝis 1936[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.