municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Zarza Capilla [kaPIja] (Rubuso-Kapelo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 297 loĝantoj sur areo de 92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².
Zarza Capilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | La Serena | ||
Poŝtkodo | 06611 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 297 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 48′ N, 5° 9′ U (mapo)38.8069891-5.1573802 [+] | ||
Alto | 579 m [+] | ||
Areo | 92 km² (9 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zarza Capilla [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas zarceños.
Zarza Capilla estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Serena, je altitudo de 579 m; je 201 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, je 45 km de Castuera, la plej proksima urbo kaj je 306 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. Plej proksime estas Peñalsordo kaj Capilla. La surfaco de ties teritorio estas de 92 km².
La vilaĝoe estas en montara medio de kie oni kontrolas ankaŭ stepojn kaj humidejojn pro la Akvorezervejo de La Serena kun pli da 3.000 Hm³.
Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj).
La populacio estas dividita en du kvartaloj: Zarza Capilla Vieja (Malnova) ĉe la deklivo de la montaro kaj Zarza Capilla Nueva en la ebenaĵo.
Oni trovis restaĵojn de antaŭromiaj, romiaj kaj arabaj setlejoj. Oni konas malmulte pri la mezepoka origino de la vilaĝo, sed oni supozas, ke ĝi fondiĝis en 1280 kiam prenis la nomon de Zarza pro la arbusto (rubuso) kiu ekzistis en la centro de la vilaĝo ĉe fonto kaj Capilla ĉar ĝi integriĝis en la ŝtato de Capilla. Post la Reconquista la historio de la loko ligiĝas al la najbara Capilla al kies jurisdikcio apartenis ĝis la 19a jarcento. La Hispana Enlanda Milito ege damaĝis la vilaĝon kaj eĉ oni konstruis post la fino de la milito la kvartalon Zarza Capilla Nueva, kiel nova setlejo de la vilaĝo, sed parto de la populacio restis en la alia setlejo.
Estas konataj ne nur en la regiono, sed en la tuta Hispanio la fratoj Muñoz kiuj formas la muzikgrupon nome Estopa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.