![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Niels_Larsen_Stevns-_Zak%25C3%25A6us.jpg/640px-Niels_Larsen_Stevns-_Zak%25C3%25A6us.jpg&w=640&q=50)
Zakĥeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zakĥeo (antikve-greke Ζακχαῖος, hebree זַכָּי, Zakkaj) estas persono en la Nova Testamento, la impostisto de Jeriĥo pri kiu parolas la Evangelio pro lia renkonto kun Jesuo. Do, li vivis proksimume dum la 1-a jarcento.
Rapidaj faktoj Biblia persono, homo ...
Zakĥeo | |
---|---|
Biblia persono | |
![]() Pentraĵo: Zakĥeo invitita de Jesuo malsupreniri el la sikomora arbo | |
homo | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | kristanismo |
Okupo | doganisto • publikano |
Fermi
Laŭ la tradicio apogita ankaŭ sur la Apostolaj konstitucioj, li estis, post la konvertiĝo kaj la disvastigo de kristanismo, la unua episkopo de Ĉemara Cezareo[1] [2]; kaj pro tio li estas kultata kiel sanktulo ĉe diversaj kristanaj eklezioj[3].