Zákupy
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Zákupy (legu: Zakupi) (germane Reichstadt) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Bohemio, en regiono Liberec, distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 2 937 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reichstadt |
Zákupy | |||
germane Reichstadt | |||
urbo | |||
Statuaro de La plej sankta Triunuo kaj poŝto (iama monaĥejo de Boromeidinoj) en la placo en Zákupy | |||
|
|||
Oficiala nomo: Zákupy | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Česká Lípa | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Memorindaĵo | Zákupy kastelo | ||
Rivero | Svitávka | ||
Situo | Zákupy | ||
- koordinatoj | 50° 41′ 29″ N 14° 39′ 04″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 444 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 264 m s. m. | ||
Areo | 32,27 km² (3 227 ha) | ||
Loĝantaro | 2 937 (2024) | ||
Denseco | 91,01 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1315 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 471 23 ĝis 471 53 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 562262 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 8 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zákupy | |||
Retpaĝo: www.zakupy.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La ĉefa vidindaĵo estas samnoma kastelo, proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. Vizitindas ankaŭ unika karnavala muzeo.
Laŭ la urbo nomiĝas Zakupa montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ralsko, Provodín, Velenice, Svojkov, Česká Lípa, Bohatice, Brniště, Cvikov kaj Pertoltice pod Ralskem.
La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1306 en konekso kun kavaliro Fridman el Smojno. En la 14-a jarcento Zákupy estis en posedo de Vartenberkoj, kiujn en duono de la 15-a jarcento sekvis nobela familio Berka z Dubé. Ekde la jaro 1612 Zákupy apartenis al familio Novohradský el Kolovraty kaj ekde la jaro 1632 ĝi venis en posedaĵon de familio de princoj Saksio-Lauenburkidoj. En la jaroj 1689 - 1741 regis al Zákupy Anna Marie Františka Toskánská, granddukino el Toskanio, ekde duono de la 18-a jarcento superularo estis dukoj el Bavario.
Fine de la 18-a jarcento Zákupy fariĝis posedaĵo de Habsburgoj. En 1818 - 1832 estis kun ampleksa ĉirkaŭaĵo kreita duklando Zákupy, destinita por Napoleono la 2-a nomata Agleto. Sed reale li neniam venis al Zákupy kaj pro sia frua morto li fine eĉ ne povis transpreni la mastrumadon. Post la jaro 1848 la kastelo estis somersidejo de eksimperiestro Ferdinando la 5-a. En 1900 en la kastelo geedziĝis Franz Ferdinand kun Žofie Chotková. Ekde la jaro 1918 posedanto de la kastelo estas Ĉeĥoslovaka, nun Ĉeĥa Respubliko.
La 19-a jarcento estis periodo de prospero de socia vivo, periodo de estiĝo de diversaj asocioj. En la jaro 1850 en Zákupy estis fondita pro merito de Ferdinando Leitenberger (frato de tiama posedanto de kartonejo) la unuapropravola fajroestingista korpuso en meza Eŭropo.
Post la jaro 1918 komenciĝis altiĝi nombro de ĉeĥoj en Zákupy. En la jaro 1919 ili tie malfermis ĉeĥan minoritatan lernejon. En la jaro 1930 Zákupy havis 2145 loĝantojn, el tio 369 ĉeĥoj kaj slovakoj. Ekonomia krizo en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento faciligis venon de faŝismo. En balotoj en la jaro 1938 ĉi tie henleinanoj akiris plimulton da voĉoj. Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis iom post iom forŝovita kaj ĉeĥoj denove komencis reveni ĝis Zákupy.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 411 |
1880 | 4 266 |
1890 | 3 658 |
1900 | 3 534 |
1910 | 3 330 |
1921 | 3 533 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 821 |
1950 | 2 437 |
1961 | 2 482 |
1970 | 2 446 |
1980 | 2 278 |
1991 | 1 987 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 593 |
2014 | 2 810 |
2016 | 2 813 |
2017 | 2 817 |
2018 | 2 845 |
2019 | 2 850 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 851 |
2021 | 2 837 |
2022 | 2 855 |
2023 | 2 971 |
2024 | 2 937 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.