usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Yul BRYNNER (origine ruse Юлий Бори́сович Бри́нер, Júlij Borísoviĉ Bríner, poste angle Yul Brynner [juːl ˈbɹɪnɚ], naskiĝis la 11-an de julio 1920 en la urbo Vladivostoko, Rusio, mortis la 10-an de oktobro 1985) estis Holivuda aktoro de rusa deveno.
La patro en la 1930-aj jaroj forlasis la familion kaj la patrino kun la knabo ekloĝis unue en Ĉinio kaj poste en Francio. Yul Brynner vivtenis sin dum la sekvaj jaroj interalie kiel artisto en cirko, kiel aktoro kaj kiel kantisto.
Ekde 1940 li vivis en Usono, kie li elprovis sin kiel aktoro en teatroj kaj la televido. En la jaro 1949 li havis sian filmdebuton en Hollywood – sen granda sukceso. Famon li gajnis per la rolo de la reĝo de Siamo en la filmo The King and I en la jaro 1956. Kelkajn jarojn antaŭe li jam prezentis tiun ĉi rolon en teatro de la Novjorka Broadway, kaj pro la filmo li en 1957 gajnis Oskaron. Pliaj kulminoj de lia kariero estis la filmoj The Brothers Karamazov kaj The Magnificent Seven.
Yul Brynner mortis en 1985 de pulmokancero. Antaŭ lia morto li aperis en varbofilmo kontraŭ la fumado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.