Yaracuy
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝtato Yaracuy [jaraKUi] estas unu el la 24 federaciaj subŝtatoj de Venezuelo lokita en la Regiono Centrokcidenta en la centro-nordo de la lando. Ĝia ĉefurbo estas la urbo San Felipe. Havas geografian areon da 7 100 km² kio reprezentas la 0,77 % de la Nacia Teritorio. Posedas ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron en la jaro 2015 de 693 876 da loĝantoj laŭ la Nacia Instituto de Statistiko, okupante la 18-an rangon de la plej loĝataj ŝtatoj el Venezuelo.[1]
Yaracuy | |||
---|---|---|---|
Subŝtato | |||
Flago | Blazono | ||
subŝtato de Venezuelo [+] | |||
Lando | Venezuelo | ||
Supermara alteco | 267 m [+] | ||
Ĉefurbo | San Felipe | ||
- koordinatoj | 10° N, 69° U (mapo)10.3-68.7 | ||
Akvokolektejo | 7 100 km² (710 000 ha) [+] | ||
Areo | 7 100 km² (710 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 499 049 [+] (2005) | ||
Denseco | 70,29 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | VE-U | ||
Yaracuy | |||
Vikimedia Komunejo: Yaracuy [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Limiĝas norde kun la ŝtato Falcón, sude kun la ŝtatoj Portuguesa kaj Cojedes, okcidente kun la ŝtato Lara kaj oriente kun la Golfo Triste kaj la ŝtatoj Carabobo kaj Cojedes. Posedas 14 aŭtonomajn komunumojn kaj 21 civilajn parokojn. Ĝiaj ĉefaj urboj estas: San Felipe, Yaritagua, Chivacoa, Nirgua, Cocorote, Urachiche kaj Aroa.