elektronika pagsistemo From Wikipedia, the free encyclopedia
Yandex Pay estas la rusia elektronika pagsistemo, lanĉita de la korporacio Yandex la 10-an de marto 2021[1].
Yandex Pay | |
---|---|
Fondodato | 10-an de marto 2021 |
Fondoloko | Moskvo, Rusio |
Kompanio | Yandex |
Eldonado de kartoj | ne |
Retejo | pay.yandex.ru |
La sistemo ebligas ligi bankokartojn al konto en Yandex, post kio oni povas pagi per ili aĉetojn en Interreto, elektante la karton laŭplaĉe. Informoj de la bankokartoj kaj personaj datumoj (nomo, adreso ktp), necesaj por la mendo kaj pago, estas stokataj en Yandex en ĉifrita formo, do ne necesos konservi datumojn en pluraj retejoj — dum la pago ili aŭtomate estos prenitaj el Yandex[2]. Ĝis 3% de la pagitaj sumoj revenas forme de poentoj, uzeblaj en pluraj servoj de Yandex. La premiaj poentoj de respektivaj bankoj kaj kartoj venas kiel kutime[1].
La pago eblas nur en Interreto kaj nur en vendejoj, kiuj uzas la servon kaj afiŝis ĝian butonon kiel pageblecon. Eblas pagi per kartoj MasterCard, Visa kaj Mir[3]. Oni diris ke estonte eblos pagi ankaŭ ekster Interreto[4].
Eblas pagi la aĉeton poparte danke al integrado de la servo Yandex Split. La unua pago estas prenata tuj, la tri aliaj sekvas en egalaj sumoj kun intervalo je du semajnoj. La vendejo ricevas la tutan sumon tuj, pagante pro tio procentaĵon al Yandex. La aĉetanto mem pagas nenion krom normala prezo egala por ĉiuj[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.