![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/Yandex_Logo_2021.png/640px-Yandex_Logo_2021.png&w=640&q=50)
Yandex
rusa teknologia korporacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Yandex (ruse Яндекс, Jandeks) estas rusia teknologia korporacio, specialiĝanta pri programaro kaj Interret-teknologioj. Interalie ĝi estas posedanto de la retserĉilo Yandex, kiu estas la plej populara ĉe rusparolantoj[4]. La kompanio estis fondita en 1997 de Arkadij Voloĵ kaj Ilja Segaloviĉ.
Yandex | ||
---|---|---|
ООО «Яндекс» | ||
![]() | ||
![]() | ||
transnacia firmao • publika kompanio • negoco vd | ||
Dum | 2000 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | naamloze vennootschap | |
Fondita | en 1997 | |
Fondintoj | Arkadij Voloĵ • Ilja Segaloviĉ vd | |
Sidejo | Moskvo ![]() | |
Lando | Rusio | |
Estr(ar)o | Artjom Savinovskij[1] | |
Dungitoj | 20 900[2] | |
Spezosumo | 521 699 000 rubloj (2022)[3] | |
Agokampo | Interreto programaro | |
interreta serĉilo | ||
ISIN-kodo | NL0009805522 | |
Posedata de | Yandex N.V. • Consortium. Perviy vd | |
filiaj kompanioj | Kinopoisk • Yandex Taksio • Yandex.Drive • SPB Software • GIS Technologies vd | |
Posedataj kompanioj | Yandex Tradukilo • Yandex.Realty • Yandex.Raspisaniya • Yandex.Rabota • Yandex Poŝto • Yandex Fotoj • Yandex (retserĉilo) • Q13882286 • Q14276991 • Yandex HQ • Yandex Taksio • Yandex.Store • Q21663470 • Yandex Radio • Q24937936 • Yandex.Drive • Kinopoisk • Yandex.Auto • Yandex Video • Q4537975 • Q4537972 • Yandex Mono • Yandex Market • Yandex Mapoj • Yandex.Map Editor • Zen News • Ya.ru • Yandex.Question • Alisa • YandexGPT • Yandex Retumilo • Yandex.Dictionaries • Zen vd | |
TTT | ya.ru ruse | |
Laŭ komuna studo de TNS, FOM (Instituto de rusaj studoj) kaj Comcon, Yandex estas la plej granda kaj plej uzita serĉilo en la ruslingva interreto. La stud- institucioj bazas sin ĉefe sur la indico de aŭdienco kaj la nombro de serĉoj en la serĉilo (penetrado).
La kompanio fariĝis profita nur ekde 2002 kaj en 2004 ĝi estis vendita por prezo de 17 milionoj da usonaj dolaroj, kio reprezentas dekoble la spezon de 2002. La neta profito de la kompanio supreniris al 7 milionoj da usonaj dolaroj.
En Rusio, en decembro 2013, Yandex, per 62% da priserĉoj, estas preferita al Google (27%)[5].
Sekvante interkonsentojn kun la Mozilla-Fondaĵo, Yandex estas la implicita serĉilo de Mozilla Firefox en Rusio kaj Turkio[6].
La 13-an de oktobro 2015, Microsoft subskribis interkonsenton kun Yandex por ke ĝi fariĝu la implicita serĉilo de Edge en Rusio kaj Turkio[6].