Würenlingen
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Würenlingen estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siggenthal-Würenlingen (stacidomo). |
Würenlingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Argovio | ||||
Distrikto | Baden | ||||
Koordinatoj | 47° 32′ 0″ N 8° 15′ 40″ O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4046 | ||||
Areo | 9,37 km² | ||||
Alteco | 370 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 5303 | ||||
Komunumkodo | 4047 | ||||
Würenlingen situas en la suba Aro-Valo ĉe la orienta bordo de la rivero Aro. La kerna vilaĝo Oberdorf kun la preĝejo situas proksimume 2 kilometrojn oriente de Aro ĉe la nordokcidenta deklivo de la montoĉeno Siggerberg. Unterdorf kaj Mitteldorf situas sur la ebenaĵo nordokcidente de Oberdorf kaj inter la stacidomo Siggenthal-Würenlingen estiĝis nova loĝkvartalo kaj industrikvartalo ĉirkaŭ la stacidomo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,37 km², de kiuj 4,63 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,8 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 555 m s.m. kaj la plej malalta punkto je 325 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.
La komunumo Würenlingen limas en nordo al Böttstein, Döttingen kaj Tegerfelden, en oriento al Unterendingen kaj Endingen, en sudoriento al Obersiggenthal, en sudo al Untersiggenthal, kaj en okcidento al Villigen.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Baden al Waldshut, kiu tamen pasas preter la setlejoj, tiel ke krom la stacidoma kvartalo la vilaĝoj estas liberaj de transira trafiko. La stacidomo Siggenthal-Würenlingen estas servata de regionaj trajnoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Baden al Bad Zurzach kaj Waldshut kaj en la komunumo kruciĝas du poŝtaŭtolinioj.
En Würenlingen troviĝas la Paul-Scherrer-Instituto, svisa nacia instituto por esplorado de nuklea energio, kaj la svisa intertempa deponejo por nukleaj ruboj.
La unua dokumenta mencio de Würenlingen datiĝas el la jaro 828 kiel Wirnaningum.
En mezepoko Würenlingen estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj apartenis al la voktejo Baden. Post la formorto de la Kiburgoj en la jaro 1273 ĝi fariĝis posedaĵoj de la Habsburgoj, kiuj atribuis ĝin al nove kreita voktejo Siggenthal, el kiu sub la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo de 1415 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis la voktejo Siggamt. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 la komunumo Würenlingen apartenis al la tiama Kantono Baden. Ekde la jaro 1803 la komunumo apartenas al la distrikto Baden de la nove kreita Kantono Argovio.
La 21-an de februaro 1970 en la arbaro de Würenlingen okcidente de la vilaĝo frakasiĝis la aviadilo de Swissair-Flugo 330, kiu fariĝis viktimo de teroratako per pakaĵbombo, kiu estis efektive celita al maŝino de El-Al, dum kiu mortis 47 homoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.