Woodstock-festivalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Festivalo de Woodstock (ŭudstok), estis muzika festivalo, kiu estis la apogeo de la usona hipimovada Flowerpower (floropovumo). Oficiale ĝi okazis de la 15-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969, sed fakte ĝi finiĝis nur matene, la 18-an de aŭgusto.
Rapidaj faktoj muzikfestivalo • open-air concert, Komenco ...
Woodstock-festivalo | ||
---|---|---|
muzikfestivalo • open-air concert | ||
Komenco | 1969 vd | |
Fino | 18-a de aŭgusto 1969 vd | |
Geografia situo | 41° 42′ 5″ N, 74° 52′ 49″ U (mapo)41.701388888889-74.880277777778 | |
Lando(j) | Usono vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Dum la festivalo ludis 32 bandoj kaj kantistoj de folko, roko, soulo kaj bluso. Ili gajnis entute ĉirkaŭ 200.000 usonajn dolarojn. Sur la festivalejo estis katastrofaj situacioj, ĉar eĉ la plej bonaj antaŭtaksoj de vizitontoj estis superitaj multoble.