brita aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
William Peter Moseley (naskiĝis la 27-an de aprilo 1987, do nun 37-jara) estas angla aktoro, konata pro siaj roloj kiel Peter Pevensie en la filmserio La Kronikoj de Narnio kaj princo Liam en la televida serio The Royals ("la reĝa familio").
Tiu ĉi artikolo estas pri angla aktoro. Tamen proksimume 80 jarojn pli frue vivis angla esperantisto, kiu en internacika movada geedziĝo en 1930 londone edziĝis al la same juna latva esperantistino Elza Ozols. Aparte la unuaj esperantistaj geedziĝoj estis publike tre atentataj en la movado, kaj la geedzoj iom da tempo estis steluloj same al nunaj aktoroj. |
William Moseley | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | William Peter Moseley | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1987 (37-jaraĝa) en Sheepscombe | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Wycliffe College (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro acting coach (en) vd | |
Aktiva dum | 1998– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Moseley naskiĝis en la vilaĝo Cotswolds de Sheepscombe, Gloucestershire, Anglio. Li estas filo de Juliette (naskita Fleming) kaj Peter Moseley, kinematografo. Moseley estas la plej aĝa de tri infanoj; liaj gefratoj estas Daisy Elizabeth Moseley (naskita en 1989) kaj Benjamin Hugh Moseley (naskita en 1992). Moseley vizitis la bazlernejon de Sheepscombe de septembro 1991 ĝis julio 1998 - en la lasta jaro li 11-jaraĝa aperis kiel nenomita knabo en la televida filmo Cider with Rosie. Moseley tiam daŭrigis sian edukadon en kolegioj Wycliffe kaj poste en Downfield. Kvankam tiam en 2004 kaj 2005 li ofte malĉeestis la lecionojn, ĉar li filmis La Kronikoj de Narnia: La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko, li tamen sukcesis bone kaj finis ĝustatempe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.