From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolonelo William Henry Sykes, membro de la R.S. de Londono (25a Januaro 1790 – 16a Junio 1872) estis oficiro de la Hindia Armeo, politikisto, hindologisto kaj ornitologo. Unu el pioniroj de la viktoria statistika movado, li kondukis enketadojn kaj ekzamenis la efikon de armeoperacoj. Reveninte el servo en Barato, li iĝis direktoro de la Orienthindia Kompanio kaj membro de parlamento reprezentante Aberdeen.[1]
William Henry Sykes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
William Henry Sykes | |||||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1790 en Bradford | ||||
Morto | 16-an de junio 1872 (82-jaraĝa) en Kensington | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto iĥtiologo natursciencisto entomologo ornitologo statistikisto hindologo vd | ||||
Laborkampo | Ornitologio vd | ||||
Aktiva en | Granda Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sykes naskiĝis ĉe Bradford en Yorkshire. Lia patro Samuel Sykes el Friezing Hall kaj samfamilianoj apartenis al la familio Sykes de Yorkshire. Li militistiĝis en 1803 kaj atingis komision la 1an de majo 1804 ĉe la Brita Orienthinda Kompanio. Ĉe la armeo de Mumbajo li iĝis subleŭtenanto la 12an de oktobro 1805. Li ekagadis ĉe la sieĝo de Baratpuro kun Gerard Lake, 1a Vicgrafo Lake en 1805. Li komandantis regimento ĉe la bataloj de Kirkee kaj Poonah kaj partoprenis en la kapto de montetaj fortikaĵoj. Ĉirkaŭ 1810 li scipovis paroli Hindian kaj Maratian lingvojn. Li iĝis kapitano la 25an de januaro 1819 kaj veturis kvar jarojn tra Eŭropo el 1820. Li revenis en Baraton oktobre 1824 kaj estis nomumita de Monstuart Elphinstone kiel statistika informisto por la Mumbaja registaro. Li poste kolektis statistikajn kaj naturhistoriajn priserĉadjn, kaj kompletis censon de la populacio de Dekko produktante du dikajn statistikajn informojn, kaj kompletan naturhistorian informon ilustrata per pentraĵoj. Li estis alpostenigita al la rango de Majoro la 8an de septembro 1826 kaj al Leŭtenanto la 9an de aprilo 1831. Decembre 1829 la posteno de statistika informisto estis nuligita sed li rezignis pri militista tasko kaj plulaboris por statistikaj studoj. Li kompletis tion januare 1831 kaj translokiĝis en Eŭropon. Li retiriĝis el aktiva servo kun la rango de kolonelo la 18an de junio 1833 kaj septembre 1835 li ekis taski pri frenezeco ĝis 1845. Pro siaj konoj pri hindiaj aferoj, li iĝis direktoro de la Orienthinda Kompanio en 1840.[1]
En 1847 li klopodis iĝis Membro de la Parlamento el Aberdeen sed malsukcesis. En 1857 li denove kandidatiĝis, reprezente la liberalajn interesojn kontraŭ John Farley Leith, kaj estis elektita. Li pluhavis la sidlokon dum kelkaj elektoj. Li estis elektita Prezidento de la Reĝa Azia Societo en 1858.[2]
Li mortiĝis en Kensington, Londono aĝe 82.[1][2]
Kiel "Statistika Informisto" li veturis tra la regiono Dekko, kolektante informojn pri populacioj krom kolekti naturhistoriajn specimenojn. Kelkaj el la statistikaj kontribuoj inkludis kalkulojn el kosto de soldataro. Li kalkulis ekzemple ke la franca armeo havis multe pli malaltan koston ol tiu de la brita armeo, kio laŭ li permesis la francojn havi du soldatojn el la kosto de unu "angla" soldato.[3][4][5]
La bestokolektoj de Sykes rezultis en publikado de katalogoj de birdoj kaj mamuloj el la regiono Dekko, multaj el kiuj estis publikitaj en Proceedings of the Zoological Society. Liaj malkovroj inkludis 56 birdojn novajn al la scienco, kiaj la Hinda ardeo. Sykes studis ankaŭ la fiŝojn de la areo, kaj verkis artikolojn pri koturnoj kaj turnicedoj de Barato. Lia listo de birdoj de Dekko enhavis preskaŭ 236 speciojn.[6] Li estis fakulo pri naturhistorio de la regiono Dekko kaj li korespondis kun multaj aliaj naturalistoj. Li uzis sian influon dum sia posteno ĉe la Orienthinda Kompanio kaj Charles Darwin sendis leteron al li por influi decidon favore inkludi Edward Blyth en ekspedicio al Ĉinio.[7] La Flaveca tufalaŭdo (Galerida deva) de duoninsula Barato estas nomata ankaŭ Tufalaŭdo de Sykes honore al li. Aldone raso de Flava motacilo (Motacilla flava beema) estis nomata laŭ komuna nomo Motacilo de Sykes en la prestiĝa gazeto British Birds (1907). En 1856 civitanoj de Mumbajo premiis Sykes per medalo pro lia defendo favore de indiĝena eduksistemo. Li verkis etende pri Budhismo kaj ties antikveco kaj opiniis, ke ĝi estis la origina religio praktikata en Barato. Li verkis ankaŭ pri la Tajpinga ribelo konsiderante la britan registaron kulpa de nejustigebla agreso al Ĉinio.[8] Li estis unu el fondintaj membroj de la Azia Societo de Mumbajo.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.