William Hedley
From Wikipedia, the free encyclopedia
William HEDLEY (13a de Julio 1779 – 9a de Januaro 1843[1]) estis angla min-inĝeniero kaj inventisto de vaporlokomotivoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
William Hedley | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1779 (1779-07-13) en Newburn |
Morto | 9-an de januaro 1843 (1843-01-09) (63-jaraĝa) en Lanchester |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Reĝlando de Granda Britio (–1801) ![]() |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero ![]() |
Fermi
Li naskiĝis en Newburn, proksime de Newcastle upon Tyne. Li estis unu el la ĉefaj industriaj inĝenieroj de la komenco de la 19-a jarcento, kaj li ludis gravan rolon en kelkaj gravaj plinovigoj de la frua disvolvo de la fervojo. Laborante kiel administraciisto de la karbominejo Wylam proksime de Newcastle upon Tyne, li konstruis la unuan praktikan vaporlokomotivon kiu dependis simple de kongruo de feraj radoj sur feraj reloj.