![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/Sir_William_Crookes_1906.jpg/640px-Sir_William_Crookes_1906.jpg&w=640&q=50)
William Crookes
brita kemiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
William Crookes (naskiĝis la 17-an de junio 1832 en Londono, mortis la 4-an de aprilo 1919 en Londono) estis brita ĥemiisto kaj fizikisto. Li plej famas pro siaj studoj en la fako de spektroskopio, kiuj igis lin malkovri la elementon talio, kaj pro la invento de la tubo de Crookes.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Sir_William_Crookes_1902.jpg/320px-Sir_William_Crookes_1902.jpg)
La malkovro de talio okazis en 1861; ĝi ricevis sian nomon (el la greka vorto thallos) pro la rimarkinda helverda linio en sia spektro. En 1873 Crookes inventis la tiel nomatan lumo-muelilon kiu ĝis hodiaŭ estas aĉetebla en kelkaj butikoj kiel surmeblaĵo. En 1895, li ankaŭ unue rekonis ekzempleron de heliumo.
Lia plej konata inventaĵo, la tubo de Crookes, helpis lin studadi la elektrokondukan povon de gasoj je malaltaj premoj; Crookes malkovris, ke ju pli malgranda la premo, ju pli forta la dissendo de katodradioj el la katodo (tio estas, la malpozitiva elektrodo en la gastubo). Li tial estis pioniro en la studado de plasmoj.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1888.
- William Crookes en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio William Crookes en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- William Crookes en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri brito kaj fizikisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |