Wilhelm von Reichenau
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilhelm von Reichenau (1426 – 18-a de novembro 1496) estis princo-episkopo de Eichstätt, humanisto, reformisto, patrono de la artoj, pedagogo, mentoro de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj 1-a kanceliero de la Universitato de Ingolstadt, nomumita de Ludoviko la 9-a, la riĉa. Komence li klopodis por pligrandigi la povon de la episkopoj de sia diocezo, akirinte tutajn vilaĝojn, kastelojn kaj proprietaĵojn, kaj ankaŭ sin dediĉis por la pligrandigo de sia ekonomia povo.
Vilhelmo de Reichenau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princepiskopo de Eichstätt | |||||
Ceteraj titoloj | kanceliero de la Universitato de Ingolstadt | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1426 en Burggriesbach, Supra Palatinato, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Morto | 18-a de novembro 1496 en Obermässing, nuna Freystadt, Supra Palatinato, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ingolstadt Universitato de Padovo Universitato de Erfurto Universitato de Vieno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1464–) katolika sacerdoto (1464 (Gregoria)–) teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li plenumis kelkajn diplomatiajn misiojn apud Frederiko la 3-a (1415-1493) kaj Maksimiliano la 1-a (1459-1519), serĉante, super ĉio, la tenadon de la unuigo de la imperiaj princoj antaŭ la minaco kontraŭ la turkoj. Li estas priskribita de unu el siaj unuaj biografoj kiel "homo tute dotita per ĉiuj virtoj"[1].