Wilfrid Walwyn Padfield
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilfrid Walwyn PADFIELD (padfild) estis angla inĝeniero. Li naskiĝis la 15-an de julio 1878. Kelkajn jarojn li funkciis kiel ano de la Lingva Komitato.
Wilfrid Walwyn Padfield fondis Esperanto-Societon en Ipswich en 1905. Li tradukis la verkaĵon „Por Arbitracio“ de Andrew Carnegie, kaj verkis artikolojn kaj lingvajn notojn por „Scienca Revuo“, „Socia Revuo“ kaj aliaj publikaĵoj.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri esperantisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |