![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Wikimapia_logotype.svg/langeo-640px-Wikimapia_logotype.svg.png&w=640&q=50)
Wikimapia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wikimapia estas interreta servo, kiu kunigas servon Google Maps kaj vikisistemon. Tiamaniere retumantoj povas aldoni informojn pri lokoj sur la mapon de la tuta Tero.
Wikimapia | |
---|---|
![]() | |
Permesilo | Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita |
Retejo | wikimapia |
![Wikimapia logo without label.svg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/Wikimapia_logo_without_label.svg/320px-Wikimapia_logo_without_label.svg.png)
La servo estas lanĉita de Aleksandr Korjakin kaj Jevgenij Saveljev el Rusio. La projekto komenciĝis la 24-a de majo 2006 kaj celas „priskribi la tutan Teron“ (ang: describing the whole Earth).
Ekde Decembro de la jaro 2010-a, la informoj de Wikimapia (ne la Gugla mapo) estis disponeblaj sub la nelibera (aŭ «duonlibera») permesilo «Creative Commons Attribution-Noncommercial-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»)[1]. Ekde Julio de la jaro 2012-a la permesilo estis ŝanĝita al la libera «Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0» (Krea Komunaĵo, «Atribuo-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0»), tamen pro uzado de mapoj de Google ekzistas duboj ĉu la informoj estas ĉie laŭleĝe uzeblaj laŭ tiuj permesiloj.
Ekzistas similaj projektoj: malliberaj Google Map Maker kaj Yandex.Popola mapo ruse, kaj libera OpenStreetMap, kvankam tiu servo ne ebligas krei apartajn paĝojn pri la objektoj kaj lasi komentojn pri la punktoj sur la mapo (sed ĝi havas forumojn kaj ligilojn al Vikipedio).