Václavice (Hrádek nad Nisou)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.
Václavice (germane Wetzwalde) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hrádek nad Nisou en distrikto Liberec. Ĝi estas longa pli ol 5 km laŭlonge laŭ zigzaga vojo, kiun borderas rojo Václavický potok. Ĝi troviĝas, proksimume 5 km oriente de Hrádek nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 129 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 422 loĝantoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Václavice (apartigilo) |
Václavice | |
germane Wetzwalde | |
vilaĝo | |
Maldekstre parto de trabfaka domo, dekstre malnova fajroestingista armilejo | |
Oficiala nomo: Václavice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Liberec |
Administra municipo | Hrádek nad Nisou |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Domoj | 129 2011 |
Situo | Václavice |
- koordinatoj | 50° 51′ 24″ N 14° 54′ 43″ O (mapo) |
Katastro | 15,68 km² (1 568 ha) Václavice u Hrádku nad Nisou |
Loĝantaro | 422 (2021) |
Denseco | 26,91 loĝ./km² |
Baseno | Ĵitava baseno |
Unua skribmencio | 1326 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 463 34 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Václavice (Hrádek nad Nisou) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La vilaĝo situas en pentrinda pejzaĝo kun horizonto de Ještěda-kozákova montodorso, Luzacia montaro kaj burgo Oybin en saksia flanko. La ĉefa ŝoseo kondukas el Chrastava al Chotyně kaj plu al Hrádek nad Nisou. Plua vojo kondukas tra Bílý Kostel nad Nisou al Pekařka, kie estas kelke da domoj sur malgranda monteto inter arbaro kaj kampoj finanta de vojkruciĝo meze de Václavice.
Václavice situas en katastra teritorio Václavice u Hrádku nad Nisou kun areo 15,68 km². En la katastra teritorio Václavice u Hrádku nad Nisou situas ankaŭ Uhelná.
La unua mencio pri la municipo kun nomo Wezillwalde estas al la jaro 1326.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 459 |
1880 | 1 483 |
1890 | 1 486 |
1900 | 1 425 |
1910 | 1 398 |
1921 | 1 343 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 341 |
1950 | 702 |
1961 | 532 |
1970 | 501 |
1980 | 426 |
1991 | 345 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 399 |
2011 | 441 |
2021 | 422 |