aĉetcentro en Tjumeno (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Voyage (ruse Вояж) estas la aĉetcentro en Tjumeno (Rusio), malfermita en decembro 2013.
Voyage | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Вояж | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
vendejaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La aĉetcentro troviĝas ĉe strato Herzen, domo N 94, ĉe angulo kun strato Maurice Thorez.
Origine tio estis teritorio de la provinca unio de konsumista kooperacio, okupita de ĝiaj unuetaĝaj brikaj stokejoj. En la 1990-aj jaroj ili transformiĝis je vendejoj. En 2002 subĉiela bazaro, situinta trans strato Herzen, estis fermita por liberigi spacon por konstruado de la aĉetcentro La Centra, kaj la bazaro translokiĝis al tiu ĉi tereno, kie ĝi funkciis dum kelkaj jaroj[2]. Poste ĝi estis forigita, la stokejoj detruitaj.
La konstruado komenciĝis en novembro 2011. Origine oni planis nomi ĝin Globus[3]. La 1-an de decembro 2013 la aĉetcentro ekfunkciis kiel Voyage[1], la 4-an de decembro okazis la solena malfermo[4]. La 3-an de oktobro 2014 tie malfermiĝis kafejo Starbucks — la unua en la urbo[5].
En januaro 2024 oni anoncis transiron de la elektroprovizado de la aĉetcentro al sunenergio. Tiucele surtegmente estis instalitaj 640 sunpaneloj, kapablaj produkti ĝis 370 kvt[6].
La aĉetcentro havas du enirejojn ĉe kontraŭaj flankoj. Ĝi havas formon de galerio, etendiĝanta laŭlonge de strato Maurice Thorez kaj imitas eŭropan strateton kun benkoj kaj dekoraciaj lanternoj. Centre de la aĉetcentro haveblas lifto, per kiu interalie eblas eniri subteran parkumejon. Apud ĝi troviĝas bankmaŝinoj kaj vestejo.
En la unua etaĝo funkcias supermerkato, du kafejoj, juvelvendejoj, movtelefonaj salonoj, bankmaŝinoj, butikoj de vestoj kaj kosmetikaĵoj, apoteko kaj vestejo. En la dua etaĝo troviĝas butikoj de vestoj kaj ŝuoj, kafejoj (inkluzive Rostic’s), okulvitra salono. La tria etaĝo grandparte estas okupita je butikoj de infanaj vestoj, ŝuoj, ludiloj ktp. Krome tie funkcias manĝokorto (inkluzive de restoracio Subway), amuzejoj por infanoj kaj restoracio de kartvela kuirarto. Distrejoj (kiel kinejo) mankas, ĉar origine la aĉetcentro estis planita kiel moda galerio[7].
La subtera parkumejo envetureblas ĉe ambaŭ flankoj de la aĉetcentro kaj ekde la fino de 2023 estas pagenda[8]. La subĉiela parkumejo troviĝas ĉirkaŭ ĝi kaj estas senpaga, negardata. Ĝi envetureblas de stratoj Herzen kaj Maurice Thorez.
En la suda parto de la subĉiela parkumejo ekde 2017 funkcias ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj [9].
En Voyage ofte okazas publikaj aranĝoj[10], prezentaĵoj[11], malfermiĝas ekspozicioj[12], aperas artaj instalaĵoj[13].
En la dua etaĝo staras amuza figuro — ĉevalo en pelto kiel estas ŝerco aludanta al la ŝerca ruslingva esprimo "ĉevalo en pelto" (ruse конь в пальто). Ĝi estis donacita de Natalja Osinceva, direktoro de la proksima aĉetcentro CUM.
La plej proksimaj bushaltejoj estas Ulica Maurice Thorez ĉe strato Maurice Thorez (tuj apud la aĉetcentro) kaj Ulica Herzena ĉe strato Herzen (trans la strato).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.