Titoloj de la ĉapitroj: Mondlingvo, Organizado, Edukado, Sennaciismo, Pacismo, Priskriboj, Polemiko.
„Eltiraĵoj el la verkoj de Lanti pri mondlingvo, organizado, edukado, sen-naciismo, politiko, pacismo, kaj religio. Ĉu oni konsentas, ĉu malkonsentas, la opiniojn de Lanti, oni admire konfesas, ke li majstras la lingvon.”
„Ni volonte recenzus ĉi tiun interesan libron de E. Lanti, kun kiu konatiĝi kaj interparoli pri diversaj E.-aferoj mi havis la plezuron dum Antwerpen-a Kongreso 1928. Sed ,tio nur estas ebla, kiam ni ricevus duan ekzempleron. Lanti estas konata verkisto: „For la Neŭtralismon! ", „La Laborista Esperantisto (sic)“, „Kandid“, „Naciismo" (en E.), „Oú en est la question de la langue internationale?“, „La Langue Internationale" (en franca lingvo); en preparo: „Internaciismo" kaj „Sennaciismo“ kiel daŭrigoj de la verko „Naciismo“ kaj meritplena direktoro de „Sennaciulo". El la antaŭparolo de L. Banmer mi nur volas citi el recenzo de prof. Grosjean-Maupin pri „Naciismo“: „Lanti montras en ĉi tiu verko ne nur vere
sciencan, tre alte ŝatindan objektivemon, sed ankaŭ egan kaj maloftan klarecon ĉe la koncepto kaj komprenigo“ kaj jenan imitindan agadon: „La eldono de ĉi tiu volumo povis okazi dank’ al la helpo de 15 k-doj (sic) el 9 landoj, kiuj pruntedonis senprocente al SAT la necesan monon. Mi elektis ilin hazarde kaj interrilatis kun ili letere. Se mi pubiikigus alvokon en Sennaciulo, estas tute certe, ke multe pli granda nombro estus partopreninta la entreprenon. Al tiuj, kiujn
mi senigis je tiu plezuro, mi petas senkulpigon“.
Mi ĉiuokaze nur povas rekomendi la legadon de ĉi tiu verko de Lanti.”