From Wikipedia, the free encyclopedia
Vojtěch Živný (pole: Wojciech Żywny, naskiĝis la 13-an de majo 1756 en Mšeno, Bohemio - mortis la 21-an de februaro 1842 en Varsovio) estis ĉeĥa pianisto, violonisto, instruisto kaj komponisto, aginta plejparton de sia vivo en Pollando. Li estis la unua profesia pianinstruisto de Frédéric Chopin.
Vojtěch Živný | |
---|---|
Vojtěch Živný sur portreto de Ambroży Mieroszewski el 1829 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1756 en Mšeno |
Morto | 21-an de februaro 1842 (85-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Respubliko de Ambaŭ Nacioj |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pianisto violonisto muzikinstruisto komponisto piano instruisto |
Živný estis lernanto de Jan Kuchař. Supozeble li pasigis certan tempon per engaĝiĝo en Stutgarto kaj Zweibrücken. Ĉirkaŭ 1790 li forvojaĝis al Pollando al la kortego de la princo Kazimierz Nestor Sapieha. Pli poste li foriris pro laborkialoj al Varsovio. Li estis la unua profesia pianinstruisto de Frédéric Chopin, kiu ricevis lecionojn de li inter 1816 kaj 1822. La pianokapabloj de Chopin baldaŭ superis tiujn de lia respektata instruisto. En 1821, dekunujara Frédéric dediĉis polonezon en A♭-maĵoro al Živný kiel donacon por lia nomtago.
Živný verkis multajn komponaĵojn por piano, violono, same kiel orkestraj verkojn, malmultaj el kiuj estas konataj aŭ publikigataj nuntempe. Ili montras delikatan majstradon de la klasika stilo, kun sendubaj romantikaj influoj. Alia influo en lia muziko estis centreŭropa popolmuziko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.