From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilaĝo Voděrady situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Tichá Orlice, 11 km oriente de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 333 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Voděrady |
Voděrady | |||
municipo | |||
Domo n-ro o. 10 | |||
|
|||
Oficiala nomo: Voděrady | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Voděrady | ||
- alteco | 380 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 15″ N 16° 17′ 42″ O (mapo) | ||
Areo | 7,79 km² (779 ha) | ||
Loĝantaro | 333 (2024) | ||
Denseco | 42,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 52 ĝis 566 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581143 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Voděrady (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.ouvoderady.sweb.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vračovice-Orlov, Sloupnice, Jehnědí, Svatý Jiří kaj České Heřmanice.
La unua skriba mencio pri Voděrady estas el la jaro 1292.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 708 |
1880 | 729 |
1890 | 713 |
1900 | 659 |
1910 | 679 |
1921 | 637 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 637 |
1950 | 443 |
1961 | 466 |
1970 | 401 |
1980 | 372 |
1991 | 329 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 326 |
2014 | 337 |
2016 | 333 |
2017 | 338 |
2018 | 333 |
2019 | 341 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 338 |
2021 | 323 |
2022 | 341 |
2023 | 340 |
2024 | 333 |
La grundo apartenas al kretacea formacio, sed ĝia enhavo de kalcio estas nesufiĉa. Ĝi estas fruktodona por grenoj, napobrasiko, terpomoj kaj por sukera beto. Agrikultura kooperativo estis fondita en la jaro 1957, pli poste estis alligita al agrikultura kooperativo en Tisová. Nun estas ĉi tie du terkulturistoj kaj naskiĝejo de porkoj de firmao Befi.
Al vilaĝo Voděrady apartenas kvar domoj en domaro Sítiny. La domaro ekestis fine de la 18-a jarcento. La unua domo estis linfrotejo. Sinsekve estis ĉi tie konstruitaj dek du domoj. Ok el ili apartenas al Svatý Jiří kaj kvar al Voděrady. En okdekaj jaroj ĉi tie estis konstruita diserigejo de forfalaĵo, sed nuntempe tie produktas sekigejojn.
Tra ambaŭ partoj de la komunumo kondukas cikloturisma pado 4048 inter Řetová kaj Potštejn kaj el Voděrady pado 4218 al Sudislav nad Orlicí. En labortagoj Voděrady havas busan komunikon kun Ústí nad Orlicí, Vysoké Mýto, Choceň kaj Sloupnice. Sabate kaj dimanĉe busa trafiko bedaŭrinde mankas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.