From Wikipedia, the free encyclopedia
vitrofarejo estas produktejo por vitro kaj vitraj produktoj. Tipaj profesioj estas vitrofaristo, vitroblovisto kaj vitroitroŝlifisto.
Vitrofarejo konsistas el stokejoj por la krudmaterialoj kvarca sablo, sodo (natria karbonato, Na2CO3), potaso (Kalia karbonato, K2CO3), manganoksido kaj metaloksido, tiunomata miksaĵbunkro por miksi la krudaĵojn laŭ precizaj receptoj, fornoj por fandado de la miksaĵo, prilaborejo, malvarmiga forno, aliaj aparatoj kaj maŝinoj por prilabori la vitron kaj stokejo de la produktoj.
En industriaj vitrofarejoj (ekzemple por fari vitrajn glacojn aŭ vitrajn ujojn) la instalaĵoj por sortigi, dekori kaj paki estas gravaj teknikaj partoj de la fabriko.
Oni distingas inter ujaj dandfornegoj, en kiuj oni fandas vitron por industria amasvaroj kaj fandfornoj por la permana produktado por fari altkvalitaj vitraĵojn.
La plej malnova vitrofarejo estas el la 13a jarcento a. K., ĝi troviĝis en Qantir-Piramesses (Egiptio) [1].
En Eŭropo la vitrofarado kaj la vitraĵprilaborado okazis ĝis ĉ. la 11a jarcento en du separataj farejoj. En la mezepoko ekestis norde de la Alpoj en arbaraj regionoj (ekzemple Bohemia Arbaro) la tiel nomataj arbaraj vitrofarejoj, kiuj forkonsumis grandan kvanton da ligno por fandi la krudmaterialojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.