From Wikipedia, the free encyclopedia
La vina vito[2], (latine Vitis vinifera), estas planto duonligna aŭ grimpanta kiu, lasita libere kreskanta, povas atingi pli ol 30 metrojn, sed kiu, pro homa agado, per ĉiujara greftado, iĝas limigita al malgranda arbusto de ĉ. 1 m. Ties frukto, la vinbero, estas manĝebla kaj kruda materialo uzata de antikveco por fabrikado de vino kaj de aliaj alkoholaĵoj. Oni uzas la terminon vitejo por la tereno priplantita je vitoj.
Vina vito | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.