From Wikipedia, the free encyclopedia
Vitória de Santo Antão estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Pernambuko.
Vitória de Santo Antão | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 55.600–55.699 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 110 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 399 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 8′ S, 35° 18′ U (mapo)-8.1263888888889-35.3075 [+] | ||
Alto | 707 m [+] | ||
Areo | 335,942 km² (3 359 4.2 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vitória de Santo Antão [+] | |||
Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas Glória do Goitá, Pombos, Moreno, Escada, Cabo de Santo Agostinho, São Lourenço da Mata. Recife (kun Atlantiko) troviĝas 45, Maceio 178, Natalo (Brazilo) 260, Salvador de Bahio 645, Teresina 896, São Luís 1172, Belo Horizonte 1608, Braziljo 1615, Belém 1638, Goiania 1789, Nova Iguaçu 1847, Rio-de-Ĵanejro 1850, Campinas 2071, Guarulhos 2086, San-Paŭlo (urbo) 2097, Curitiba 2426, Campo Grande 2489, Manaus 2792, Porto Alegre 2947 km.
La unuaj portugaloj alvenis en 1626. Baldaŭ oni okupiĝis pri sukerkanoj. La oficiala fondiĝo okazis en 1811.
En plena municipo de Vitória de Santo Antão oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).
Vitória de Santo Antão apartenas al la tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C, ĝi ŝanĝiĝas inter 16-32 °C. Jare pluvas po 1211 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter marto-aŭgusto.
Vitória de Santo Antão situas laŭvoje inter Recife kaj Caruaru.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.