urbo de Andra-Pradeŝo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Viŝakhapatnam (telugue విశాఖపట్నం) estas industria kaj universitata urbego kaj havenurbo de la subŝtato Andra-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La urbo disfamiĝis, kiel "La Juvelo de Orienta Marbordo".
Viŝakhapatnam | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato urbego havenurbo vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 530/531 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 035 922 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 181 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 44′ N, 83° 19′ O (mapo)17.73333333333383.316666666667 [+] | ||
Alto | 45 m [+] | ||
Areo | 640 km² (64 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Visakhapatnam [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 2 035 922 loĝantoj sur areo de 640 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 181 loĝantoj/km². Laŭ oficiala takso, citita en la gazeto The Times of India, en 2021 temis pri 2 358 412 urbanoj.[1]
Viŝakhapatnam situas sur ebenaĵo laŭ Bengala golfo laŭ ĉefvojo kaj fervojo, kiuj sekvas la marbordon.
La unua mencio pri la urbo troviĝis en la hindaj epopeoj en la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Ekde la 16-a jarcento eŭropanoj profitis la havenon. En 1804 britaj kaj francaj ŝipoj tie kontraŭbatalis. La moderna haveno en 1927 konstruiĝis. Precipe en la 1980-aj jaroj Visakhapatnam industriiĝis. En la haveno ankaŭ la Mararmeo trovis lokon.
Viŝakhapatnam havas flughavenon. La haveno apartenas al la plej gravaj havenoj de Barato. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Viŝakhapatnam havas tropikan klimaton. En majo estas la plej varma: 32 °C, en januaro estas la plej malvarma: 23 °C. Jare pluvas po 955 mm, precipe inter julio-oktobro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.