Virihaure ['virihaŭre] (Lule-samee Virihavrre) estas la plej granda lago en la sveda nacia parko Padjelanta en Laponio. Virihaure situas 579 m super la marnivelo kaj havas surfacan areon de 108 km². Ĝia maksimuma profundo estas 138 m. Flanke de la lago situas la du sameaj someraj restadejoj Staloluokta kaj Arasluokta. Ne kondukas vojo al la lago. Ĝi estas atingebla piedmarŝe, per helikoptero aŭ hidroplano.
Virihaure ricevis la atributon ”plej bela lago de Svedio”.[1] Ĝia nomo estas samea kaj signifas ’ventsulketita akvo’.
Fontoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.