Vino de Rioĥo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vino de Rioĥo aŭ rioĥa vino (en la hispana estas Rioja [RJOĥa]) estas Denominación de origen calificada (DOC, Kvalifikita devennomo) de Hispanio per kiu oni distingas difinitajn vinojn (ne ĉiujn) produktitajn en areoj de la regionoj Rioĥo kaj Eŭskio ĉefe, kaj pli malgrande en Navaro kaj Kastilio-Leono (malpli ol 2,5 km²). Pro la orografia kaj klimata diverseco oni distingas tri subzonojn de vinproduktado — Supra Rioĥo, Orienta Rioĥo (Malsupra Rioĥo) kaj Alava Rioĥo — kie oni produktas vinojn de diversaj karakteroj. La ĉiujara averaĝa produktado de vino de Rioĥo estas de 269 milionoj de litroj (en 2020) (85% de ruĝa vino kaj 15% de blanka kaj rozkolora vino). La vinoj de Rioĥo estas freŝaj, bonodoraj, de ekvilibra kompono kaj eksterordinara aromo.
La vino de la DOC Rioja estas identigitaj per malantaŭaj etikedoj kaj nombrigitaj sigeloj. Ĝi estas la devennomo plej elektita de la konsumanto kaj ene kaj ekstere de la regiono, per 36% kaj 27%, respektive, de la konsumantoj. Por havi rajton montriĝi sub la kvalifikita devennomo, oni postulas precizajn kondiĉojn en la produktado de la vitejoj, la vinberoj kaj en la fabrikado kaj komercigo de la vino. Tiukadre ne ĉia vino produktita en la regiono rajtas aperi laŭ la kvalita etikedo Vino de Rioĥo. La oficiala sidejo de la devennomo Vino de Rioĥo estas la urbo Logronjo, tiu devennomo aplikeblas al 66.271 ha de vitejoj (en 2020)[1] kaj ĝi estas oficiala devennomo ekde 1925.[2]