litova poeto, komponisto kaj kuracisto, kaj la aŭtoro de la nacia himno de Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vincas KUDIRKA (naskiĝis la 31-an de decembro 1858, mortis la 16-an de novembro 1899) estis litova poeto kaj kuracisto, kaj la aŭtoro de kaj la muziko kaj kantoteksto de la nacia himno de Litovio, Tautiška giesmė. Li estas rigardata en Litovio kiel Popola Heroo. Kudirka uzis plumnomojn V. Kapsas, Paežerių Vincas, Vincas Kapsas, P.Vincas, Varpas kaj Perkūnas.
Vincas Kudirka | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Vincas Kudirka | ||
Naskiĝo | 31-an de decembro 1858 en Vilkaviškis | |
Morto | 16-an de novembro 1899 (40-jaraĝa) en Kudirkos Naumiestis | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | tombejo de Kudirkos Naumiestis vd | |
Etno | Litovoj vd | |
Lingvoj | litova vd | |
Ŝtataneco | Litovio vd | |
Alma mater | Universitato de Varsovio gimnazio de Marijampolė vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto literaturkritikisto kuracisto-verkisto ĵurnalisto komponisto tradukisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Nacia himno de Litovio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kudirka naskiĝis en Paežeriai ("apud lagoj"), malgranda vilaĝo en la nuna komunumo Vilkaviškis. Li komencis studi historion kaj filozofion en Varsovio en 1881, sed ŝanĝis sian fakon kaj komencis studi medicinon la sekvan jaron. Dum liaj studoj, li estis arestita kiel subfosa ĉar li havis kopion de Das Kapital en sia posedo, kaj estis forpelita de la Universitato de Varsovio, sed poste reakceptita. Li diplomiĝis en 1889, kaj laboris kiel kampara kuracisto en Šakiai kaj Naumiestis.
Kudirka komencis verki poezion en 1888. Samtempe li pli aktivis en la litova nacia renaskiĝa movado. Kune kun aliaj litovaj studentoj en Varsovio, li fondis la sekretan societon Lietuva ("Litovio"). La sekvan jaron la societo komencis eldoni la kaŝan ĵurnalon Varpas ("La Sonorilo"), kiun Kudirka redaktis kaj kontribuis dum la venontaj dek jaroj. En numero 6 de Varpas, en septembro 1898, li publikigis la tekston de Tautiška Giesmė, kiu oficiale iĝus en 1918, la nacia himno de Litovio, muzikigita de Kudirka mem.
Kudirka donis multon al litova kulturo, kaj ankaŭ publikigis kolekton de litovaj popularaj kantoj. Li ankaŭ estis konata verkisto de satiro.
Li mortis pro tuberkulozo ĉe Naumiestis ("novurbo", kiu poste honore al li renomiĝis Kudirkos Naumiestis, "novurbo de Kudirka"), la 16-an de novembro 1899, en la aĝo de nur 40 jaroj. La dua duono de Tautiška Giesmė estis gravurita sur lia tomboŝtono.
La 5-an de julio 2009, statuo de Vincas Kudirka estis rivelita apud la Avenuo Gediminas, la ĉefa strato de la ĉefurbo Vilno. La inaŭguro de eminentuloj, inkluzive de la litova prezidanto Valdas Adamkus, koincidis kun festoj markantaj la 1000-jariĝon de la unua fojo, ke Litovio estis menciita en oficialaj kronikoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.