municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Villagonzalo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Villagonzalo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06473 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 212 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 52′ N, 6° 12′ U (mapo)38.863055555556-6.1969444444444 [+] | ||
Alto | 237 m [+] | ||
Areo | 41 km² (4 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villagonzalo [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas galapagueros. La censita loĝantaro en 2008 estis de 1.352 loĝantoj.
Villagonzalo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Vegas Bajas sed je ties koincido kun la Vegas Altas de la rivero Guadiana, je altitudo de 237 m; je 76 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 2o km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40,8 km².
Agrikulturo kaj brutobredado.
La fondo estis kiel domaro dependa de Alange en la 14a jarcento fare de la superulo de la Ordeno de Santiago nome Gonzalo Mexía, de kiu devenas la nomo de la vilaĝo, tio estas Villagonzalo aŭ Vilaĝo de Gonzalo. En 1588 sendependiĝis la vilaĝo de tiu senjorlando pere de la pago de 7.000 dukatoj al Filipo la 2-a, kaj de tiam estis vilaĝo de la jurisdikcio de Mérida.
Inter ili estas rakontoj pri la ekzisto en la vilaĝo de sonorilo kies sono silentigis la stormoj kaj garantiis sukcesajn naskojn.
Kiel en la tuta regiono tradicias la "matanza" (porkobuĉado), novembre kaj decembre; per tio la familio certigis provizon de viando la tutan jaron.
La loĝantaro restis simila dum la unua duono de la 20-a jarcento sed post 1960 la elmigrado forportis grandan parton de la vilaĝanoj. Post 1980 la kvanto stabiliĝis kaj aktuale estas ĉirkaŭ 1.352 loĝantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.