![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/ff/G._Kneller_-_Willem_III_%25281650-1702%2529%252C_prins_van_Oranje%252C_koning_van_Engeland_-_C252_-_Cultural_Heritage_Agency_of_the_Netherlands_Art_Collection.jpg/640px-G._Kneller_-_Willem_III_%25281650-1702%2529%252C_prins_van_Oranje%252C_koning_van_Engeland_-_C252_-_Cultural_Heritage_Agency_of_the_Netherlands_Art_Collection.jpg&w=640&q=50)
Vilhelmo la 3-a (Anglio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilhelmo la 3-a de Anglio (naskiĝis la 14-an de novembro 1650 - mortis la 8-an de marto 1702), alikonata kiel Vilhelmo la 2-a de Skotlando aŭ Vilhelmo la 3-a de Oranje estis nederlanda protestanta princo de Oranĝo ekde sia naskiĝo, sekve reĝo de Anglio kaj de Irlando ekde la 13-a de februaro 1689, kaj finfine reĝo de Skotlando ekde la 11-a de aprilo 1689.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 3-a |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/William_III_of_England.jpg/640px-William_III_of_England.jpg)
Tiu ido de la dinastio Oranje-Nassau akiris la anglan, skotan kaj irlandan tronon post la Glora Revolucio, kiam lia onklo kaj bopatro Jakobo la 2-a estis eksigita. Vilhelmo regis Brition kune kun sia edzino Maria la 2-a ĝis ŝia morto je la 28-a de decembro 1694, kaj poste sola ĝis sia propra morto en 1702.
- Vilhelmo la 3-a (Anglio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Vilhelmo la 3-a (Anglio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)