From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilhelmo de Malmesbury, angla mezepoka historiisto (n. inter 1080 kaj 1085 en Wiltshire; m. ĉirkaŭ 1143).
Vilhelmo de Malmesbury | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1079 en Wiltshire |
Morto | 30-an de novembro 1139 (60-jaraĝa) en Malmesbury |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto monaĥo |
Verkoj | Gesta Regum Anglorum |
Filo de normanda patro kaj anglosaksa patrino, li pasis la tutan vivon en Anglio. Li studis ĉe la Abatejo Malmesbury kaj kolektis multe da historiaj verkoj pri la mezepoko. Ĉ. 1120 li finis la unuan version de sia Gesta regum anglorum (Agoj de la anglaj reĝoj), kiu pritraktis la periodon de 449 al 1120; la dua versio (1127) traktis ankaŭ la jarojn de 1120 ĝis 1127. En 1125 li finis Gesta pontificum anglorum (Agoj de la anglaj episkopoj). Eble parte pro entuziasma aprobo de tiuj verkoj, en 1140 oni proponis al li ke li iĝus abato de Malmesbury, sed li preferis resti klerulo kaj bibliotekisto de la abatejo. En 1141 li ĉeestis la Konsilion de Winchester, kie la ekleziuloj deklaris sian subtenon de la Imperiestrino Matilda. Plua verko, Historia Novella (Moderna Historio) pritraktis la jarojn 1128-1142.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.