urbo en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Villagarcía de Arosa[1][2] (en galega kaj oficiale, Vilagarcía de Arousa)[3] estas urbo kaj municipo de Hispanio. Ĝi situas en la komarko Salnés, apartenanta al la provinco Pontevedro en la aŭtonoma komunumo de Galegio. En 2014 en la urba ferno de Villagarcía de Arosa loĝis laŭ la censo de INE 19 631 loĝantoj. En 2014 la municipo havis 37 712 loĝantojn. Ĝi limas norde kun Catoira, oriente kun Caldas de Reyes, sude kun Villanueva de Arosa kaj okcidente kun la Rio de Arousa. Ĝi estas la naŭa municipo laŭ loĝantaro en Galegio. Distas 25 kilometrojn el la provinca ĉefurbo, Pontevedra.