La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala aŭ, kiel tradicie defendas lingvistiko, dialekto de la portugala.
Galega | |
galego | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Galegportugala lingvaro | |
Parolata en | Galegio (Hispanio) |
Parolantoj | 2 500 000 |
Denaskaj parolantoj | 3.188.400 |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Galegio |
Reguligita de | Reĝa Galega Akademio |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | gl |
ISO 639-2 | glg |
ISO 639-3 | glg |
Glottolog | gali1258 |
Angla nomo | Galician |
Franca nomo | galicien |
Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 3 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.
Historio
La galega lingvo estas pli-ol-miljara lingvo kiu pro politikaj cirkonstancoj eniris tunelon de altrudita silentado en la unuaj jardekoj de la 16a jarcento. Iom post iom ĝi iĝis diskriminaciilo kaj kaŭzo de morala kaj korpa sufero de multnombraj generacioj. La seninterrompa parola uzo fare de modestaj homoj kaj la laboro de la elita intelektularo, kiu de la 19a jarcento sukcesis revalorigi ĝin, ebligis la savon de la hodiaŭa ĉefa identiga trajto de galegoj kiu laŭ Prolingua[1], ĝi estas samtempe esenca bazo de la galega kulturo. La laboro de ĉiuj tiuj homoj ebligis ke hodiaŭ Galegio estas historia nacieco kaj disponas politikan aŭtonomecon. Siavice la diversaj aŭtonomaj registaroj metis la fundamenton por la socia restarigo de la galega lingvo, ĉefe en la kampoj de instruado, administracio kaj publikaj amaskomunikiloj[2].
Kritiko
Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.
Reintegrismo
La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn. La movado por ortografia unuecigo kun aliaj variantoj de la portugala nomiĝas reintegrismo (reintegracionismo)[3].
Literaturo en la galega
Galega Verkista Asocio (en galega Asociación de Escritores en Lingua Galega, akronime AELG) estas oficiala ento de la aŭtonoma regiono Galegio. La organizo estas formita de verkistoj de la galega lingvo. Ĝi estis fondita fare de grupo de verkistoj: Álvaro Cunqueiro, Rafael Dieste, Ánxel Fole, Ricardo Carballo Calero, Antón Avilés de Taramancos kaj aliaj [4].
Muziko
Aŭdeblis kanto en la galega (Midas) dum la Eurovision minorities languages 2022[5][6].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.