parko en Berlino From Wikipedia, the free encyclopedia
La Viktorioparko (germane Viktoriapark) estas 12,8 hektarojn granda publika parko en Kreuzberg (Berlino). Troviĝas en ĝi promenvojetoj, kuŝherbejoj, ludejo, sportejo, gastejoj kaj, en aparta sekcio, bestoĝardeneto. La ripozumzono estas ĝardena monumento kaj faritis de 1888-94 fare de la pejzaĝarkitekto Hermann Mächtig; etendigis la tuton de 1914-16 Albert Brodersen.
Sterniĝas la Viktorioparko laŭlonge la deklivojn de la Kreuzberg-monteto, kiu estas la plej alta en la tuta urbo (66 m de alteco). Jam meze de la 16-a jarcento oni faris vitkultivadon sur la menciita monteto.
Memore al la Kontraŭnapoleonaj militoj (1813-15) starigitis en la 1821-a jaro sur ties pinto nacia monumento planita de Karl Friedrich Schinkel en formo de katedrala spajro. La alta kruco supre donis la nomon al la monteto kaj poste ankaŭ al la urbokvartalo. De tie oni povas ĝui ravigan belvidon al la urbo. De 1888-94 la ĝis tiam kalva monteto ŝanĝiĝis en parkon kun montosimila karaktero fare de la urba ĝardendirektoro Hermann Mächtig.
Karakterizaj estas pro la kruteco tre densmaŝa voja retaro, la roka Lupofaŭko kun fontoj kaj etaj akvofaloj kiel ankaŭ la granda akvofalo kiu alvalen fluas kun 24 m de profundeco en la direkto de Großbeeren-strato. Inter 1913-16 iĝis sentebla pligrandiĝo uesten. Tie ĉi aranĝis Albert Brodersen sur nur iomete montoza zono pejzaĝparkon kun abundaj herbejoj. Poste aldonitis ludejego kaj ĉirkaŭbaraĵeto por bestoj je la granda ŝato de infanoj. Nuntempe en la parko oni rajtas ankaŭ ludi boŭlon. La gastejo "Golgotha" kun granda bierĝardeno situanta ĉe la Duden-strato estas precipe dumsomere tre ŝatata renkontiĝloko.
Tre proksime de la parko troviĝas ekde februaro 2015 la ĉefa oficejo de la Germana Esperanto-Asocio, nome en Katzbachstraße nr 25.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.