From Wikipedia, the free encyclopedia
La koloniismo (el latina: colonia kolonio, setlejo) signifas la politikon de akiro kaj evoluigo de kolonioj kaj ilia funkciigo ekonomie aŭ militiste laŭ interesoj de la hejmlando (metropolo). Tio signifas la politikan subpremon kaj ekonomian ekspluatadon de la dependaj popoloj. Krome ludis gravan rolon la civilizaciigo, kristanigo kaj ofte ekstermo, murdado de la indiĝenaj popoloj.
La koloniismo aperis kun la novaj geografiaj malkovroj, kiam en la 15-a jarcento oni malkovris (1492) Amerikon. En la posta jarcento la eŭropaj ŝtatoj (ĉefe Hispanio, Portugalio, sed ankaŭ Britio) okupis kaj ekspluatis tiun kontinenton kaj por certigi la sklavojn bezonatajn por la plantejoj, ili koloniigis Afrikon. La koloniigo de Azio kaj Aŭstralio okazis pli poste (17-18-a jc) fare de Nederlando, Britio, Francio. Germanio aperis nur en la 19-a jarcento kaj akiris malgrandan parton de Afriko. Ankaŭ aliaj landoj akiris diversajn teritoriojn (Usono, Belgio). La kolonioj provizis la eŭropajn landojn (hejmlandojn) per krudmaterialoj (ekz. sukerkano, oro, diamanto, kaŭĉuko ktp.), sen rericevi la taŭgan interŝanĝan valoron. Tiu unuflanka livero helpis la ekfloron de kapitalismo en Britio (Hispanio kaj Portugalio misuzis la oraĵojn) kaj eksplodon de la industria revolucio en la 18-19 jarcenta Britio.
Lastaj artikoloj de la semajno: Baltrum - sinagogo de Worms - Genĵi monogatari
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.