From Wikipedia, the free encyclopedia
La Wiener Stadtpark (esperante Viena urboparko) etendiĝas en Vieno ekde la Parkringo en la malnova urbocentro ĝis la Fojnofoirejo en la 3-a viena urbdistrikto kaj estas parko, kiun kaj turistoj kaj ankaŭ vienanoj ŝatas viziti. Ĝia areo estas 65 000 m².
Viena urboparko | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
parko [+] | ||
Lando | Aŭstrio | |
Situo | Vieno | |
- alteco | 167 m ü. A. [+] | |
- koordinatoj | 48° 12′ 17″ N, 16° 22′ 50″ O (mapo)48.20472222222216.380555555556 [+] | |
Malfermo | 21-a de aŭgusto 1862 | |
Viena urboparko | ||
Vikimedia Komunejo: Stadtpark, Vienna [+] | ||
Jam dum la bidermajro la glaciso antaŭ la Karolinurba Pordego estis plezurejo. Kadre de la malkonstruado de la viena urbomuro favore al la granda viena ringostrato la tiama viena urbestro Andreas Zelinka antaŭenigis la projekton de publika parko sur tiu ĉi tereno. Pejzaĝpentristo Joseph Sellény planis la parkon laŭ la stilo de pejzaĝa parko, la planojn priverkis kaj realigis la urboĝardenisto Rudolph Siebeck. La 21-an de aŭgusto 1862 la urboparko malfermiĝis al publiko kiel dua publika parko de Vieno.
La parko plenas je herbobedoj, floroj kaj arboj. Flanke fluas Vieno-rivero en ŝtonaj bordoj.
Inter la vidindaĵoj menciindas kelkaj skulptaĵoj. La statuo de komponisto Anton Bruckner aspektas modeste. Lia kolego Johann Strauß staras kun violono enmane, ĉirkaŭita de floroj kaj arko el la amoplenaj figuroj. Alia pompa monumento estas dediĉita al Karl Lueger, la viena urbestro de la 19-a jarcento, fama pro sia grava kontribuo al plibeligo de la urbo, en kiu li konstruigis plurajn ĝardenojn kaj promenejojn. Li estis fervora kristansocialisto, do ĉe liaj piedoj staras du fortikaj laboristoj kun fosilo kaj martelo — simboloj de la digna laboro kaj forteco[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.