Wiener Pforte
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viena Pordo (germane Wiener Pforte) [Viner Pforte] estas la nomo de la trarompo de Danubo ĉe la rando de Viena Arbaro en la ebenaĵo de Viena Baseno. Viena Pordo situas ĉe la nordokcidenta rando de Vieno kaj estas formita de la dekliva Leopoldomonto (germane Leopoldsberg) [425 m] je la dekstra kaj Bisammonto (germane Bisamberg) [358 m ] je la maldekstra bordo de la Danubo. Ne malproksime situas la limo de la malsupraj komunumoj Klostronovburgo kaj Langenzers-vilaĝo, germane Langenzersdorf [Langencersdorf], sed ankaŭ la limo de la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno.